Link curto para esta postagem: fishuk.cc/saudade
Jen alia granda sukcesa kanzono, kiun mi tradukis el la portugala al Esperanto. Ĝi nomiĝas Ainda ontem chorei de saudade, kaj devenis tre fama en la 1980-aj jaroj per la voĉo de la estinta duopo João Mineiro & Marciano. Mia avino tre ŝatis ambaŭ kantistojn, tial ekde mia infaneco mi aŭskultas iliajn KD-ojn kaj ankaŭ mi ekŝatis ilin. La 22-an de Majo 2003, mi finfine decidis eĉ traduki ĉi tiun kanzonon de ili registritan, la plej granda sukceso de la duopo, komponita de la konata kantisto, komponisto kaj aktoro Moacyr Franco. Li komponis ankaŭ kanzonon, kiu estis alia granda sukceso de João Mineiro & Marciano, nomata Seu amor ainda é tudo (Via amo ankoraŭ estas ĉio), kaj kiun mi ankaŭ tre ŝatas. Moacyr Franco transiris inter pluraj stiloj, sed tiu duopo estis unu el la plej famaj nomoj de la brazila muzikstilo “sertanejo”. João Mineiro mortis, kaj Marciano, post produktiva solokariero, antaŭ nelonge formis duopon kun la kantisto Milionário, antaŭe partnero de la ankaŭ mortinta José Rico. En ĉi tiu paĝo vi povas legi la tekston en la portugala, kaj ĉi-sube estas video kun la originala registro kaj mia versio em Esperanto. Mi tradukis la titolon laŭlitere, Hieraŭ ploris mi pro la saŭdado, kaj antaŭ ol publikigi ĉi tie ela tekston, mi faris malgrandajn korektojn.
___________________
1. Vi per leter’ al mi petas, ke mi malaperu,
Ke mi neniam plu serĉu vin kaj vin forgesu. Povas mi fari la volon, obei la peton, Sed forges’ perdas la tempon, mi farus stultecon. Rekantaĵo:
2. La tutan tagon, malamas mi vin, serĉas, ĉasas,
(Rekantaĵo) |
