Link curto para esta postagem: fishuk.cc/malvada
Ĉi tiu estas alia brazila kanzono, kiun mi tradukis de la portugala lingvo al Esperanto kiam mi estis plenkreskanto kaj estis publikiginta en mia antikva Esperanto-retejo. Ĝi nomiĝas A malvada kaj sukcesis per la voĉoj de du kantistoj de la fruaj 2000-jaroj: Juliano Cezar, kiun tradukis ĝin de la hispana, kaj Leonardo, kiu pligrandigis ĝian publikecon. Verdire, la kanzono estas granda sukceso de la jaro 1996 per la argentina grupo Volcán de la stilo “cumbia”, verŝajne komponita de ĝia ĉefkantisto Roberto Edgar. Ĝis nun mi konis nur la portugallingvan version, kaj vere mi ne scias, por kio servis ĝian tradukon al Esperanto, escepte pro tio, ke mi tre ŝatis la kanzonon, aŭ almenaŭ la kantiston Juliano Cezar. Malgraŭ ĉio, mi juĝis interese prezenti al vi ĉi tiun malnovan sukceson de la stilo “sertanejo”. Ĉi-paĝe vi povas legi la tekston de Juliano Cezar, sed mi sugestas, ke vi legu ankaŭ la komencan hispanlingvan version. Ĉi-sube estas ankaŭ videojn kun Juliano Cezar kantanta A malvada kaj kun la registro de la grupo Volcán, kaj la teksto en Esperanto, kies titolo fariĝis La malbonulino. Se vi volas, vi povas ankaŭ aŭskulti la registron de Leonardo.
___________________
Vi tre min malbonigis
Kaj sonĝojn alportis for. Vi tre min malbonigis, Jam dispeciĝis la kor’. Vi tre min malbonigis, Vi min trompis tro multe. Nun vi revenas ploranta Kun pardon’ kiel vol’. Al mi ne gravas malkonsol’ via!
|
