Link curto para esta postagem: fishuk.cc/laboratero
Ekde la infaneco mi ŝategas ĉi tiun kanzonon en la stilo “sertanejo”! Ĝi nomiĝas Terra tombada (laŭlitere “Plugita tero”) kaj estis registrita en la jaro 1986 de tiu, kiu sendube estas la plej granda duopo en stilo “sertanejo” de ĉiuj tempoj, Chitãozinho & Xororó. Mi memoras, ke mi iutage komencis fari la tradukon, sed mi poste haltis la taskon por kelkaj monatoj, ĝis kiam mi finfine reprenis ĝin. Fakte la tasko estis malfacila, sed mi kredas ankaŭ, ke ĝi estas unu el miaj plej belaj tradukoj al Esperanto. Kiel nomon en ĉi tiu lingvo mi elektis Labora tero, ĉar la ideo de “(pri)labori la teron” ligiĝas al la portugallingva dirmaniero “tombar a terra”, tio estas, “plugi la teron”. Mi finis traduki la kanzonon la 29-an de Julio 2004, kaj la komponistoj en la portugala lingvo estis Carlos Cezar kaj José Fortuna. Ĉi-paĝe vi povas legi la portugallingvan tekston, kaj ĉi-sube estas video kun la kanzona registro kaj la teksto en Esperanto.
___________________
1. Ĉi-aŭguste estas varme,
En la mezo de l’ sezon’. Vidas cindron mi sur kampoj Kaj la fumon sur la mont’. Kultivisto plantas ĉion, Dista la impresduon’ Pri lozanĝoj sur la tero: Sanga estas la kolor’. Tero labora promesas Estontecon reflektitan. En dormoĉambro kampara La ruĝo surlitigita, Kie la naskemaj semoj El kavaĵoj aperigas La fruktojn kun odor’ sama De l’ beb’, kiu ĵus naskiĝas. Rekantaĵo:
2. Tero labora kuŝinta:
(Rekantaĵo) |
