Mostrando postagens com marcador Chitãozinho & Xororó. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Chitãozinho & Xororó. Mostrar todas as postagens

terça-feira, 12 de março de 2024

“Evidências” (Ch&X) em esperanto


Link curto pra esta publicação: fishuk.cc/evidencias

Eis o segundo sucesso musical sertanejo desta semana, uma das peças pioneiras da mistura entre estilos tradicionais e música pop! Esta canção se chama Evidências e foi gravada primeiramente pelo cantor Leonardo Sullivan no ano de 1989, cuja versão, porém, não foi reconhecida nacionalmente. Só em 1990 a dupla Chitãozinho & Xororó atingiu sucesso geral com ela, cujos compositores foram José Augusto (melodia) e Paulo Sérgio Valle (letra). Como a gravação ocorreu no fim de 1990, a canção foi amplamente difundida pela TV em 1991 e se tornou um dos sucessos mais conhecidos da dupla. Nos anos seguintes, ela recebeu versões de outros cantores brasileiros e também foi gravada em espanhol pelas cantoras mexicanas Ana Gabriel e Lucero. Ainda hoje os brasileiros curtem a canção, a cantam em festas de família e a ouvem em propagandas, programas de humor e até memes. Fiz a base da tradução de 3 a 5 de fevereiro de 2024, mas só a completei em 29 de fevereiro e fiz pequenas correções em 2 de março. Leia abaixo uma pequena introdução em esperanto, minha tradução e o belo áudio original!


Jen la dua sukceso de la brazila kampara muziko (“sertaneja”) en ĉi tiu semajno, unu el la pioniraj pecoj de la miksaĵo inter tradiciaj stiloj kaj pop-muziko! Ĉi tiu kanzono nomiĝas Evidências (Evidenteco aŭ Evidentaĵo) kaj estis unue registrita de la kantisto Leonardo Sullivan en la jaro 1989, kies versio tamen ne estis tutnacie rekonata. Nur en 1990 la duopo Chitãozinho & Xororó atingis ĝeneralan sukceson kun ĝi, kies komponistoj estis José Augusto (melodio) kaj Paulo Sérgio Valle (teksto). Ĉar la registro okazis en la fino de 1990, la kanzono estis vaste propagita per la televido en 1991 kaj fariĝis unu el la plej konataj sukcesoj de la duopo. En la sekvintaj jaroj, ĝi ricevis versiojn de aliaj braziliaj kantistoj kaj ankaŭ estis registrita en la hispana lingvo de la meksikaj kantistinoj Ana Gabriel kaj Lucero. Ankoraŭ nuntempe gebrazilanoj ĝuas la kanzonon, kantas ĝin en familiaj festoj kaj aŭdas ĝin en propagandoj, komikaj programoj kaj eĉ memeoj. Mi faris la bazon de la Esperanta traduko de la 3-a al la 5-a de februaro 2024, sed fine kompletigis ĝin nur la 29-an de februaro kaj alportis korektetojn la 2-an de marto. Ĉi-sube vi povas legi mian tradukon kaj poste aŭdi la belan kanzonon en la portugala lingvo:



Um dos rolês mais aleatórios já registrados na história: Tonico & Tinoco, Sérgio Mallandro, Ayrton Senna e Chitãozinho & Xororó, rs!


L’ evidenta

Se mi diras, ke mi plu ne amas vin
Vere mi vin amas
Se mi diras, ke mi plu ne volas vin
Vere mi vin volas
Mi timas diri: Via estas mia kor’
Kaj montri, ke vi min subigas per kontrol’
Sed en mia penso ne aperas la destin’
Sen via amĉeesto

Mi forpelas vin, forlasi provas vin
Sed finfine cedas
Mi pretendas, ke mi estas aliul’
Sed finfine neas
La frenezeco pro vi: jen la tuta ver’
Kaj vin forlasi devas esti ne afer’
Mi agnoskas, ke ne estas eble plu
Detrui la komunan neston

En tiu deliro
Kiam mi ne vin akceptas
La videbla neglektiĝas
L’ evidenta forkasiĝas
Mia masko prete falas
Ĉar ne povas plu trompiĝi mia kor’
Mi nepre vin amas

L’ iluzi’ sufiĉas
Ne sin tenas la deziro
Mi vin volas pli ol ĉion
Al mi mankas via kiso
Mi oferas mian vivon
Por ke via volo farus min adres’
Mi volas aŭdi nur vin diri: Jes

Estu sincera
Pri l’ manko vera
Konstanta estas mi en via pens’
Estu sincera
Pri l’ manko vera
Nur mia vin ĝojigas la kares’



quarta-feira, 21 de junho de 2017

“Labora tero”, sertanejo em esperanto


Link curto pra esta postagem: fishuk.cc/laboratero

Eu adoro desde a infância esta canção sertaneja! Ela se chama Terra tombada e foi gravada em 1986 por aquela que é sem dúvida a maior dupla sertaneja de todos os tempos, Chitãozinho & Xororó. Eu me lembro que havia começado a fazer a tradução em esperanto um certo dia, mas depois a deixei alguns meses parada pra enfim retomar. De fato, o serviço foi difícil, mas acredito também que tenha sido uma das minhas versões mais bonitas. O nome em esperanto ficou Labora tero, literalmente “Terra de trabalho”, que remete ao significado de “tombar a terra”, ou seja, “arar a terra”, “trabalhar a terra”. Eu terminei de traduzir a música em 29 de julho de 2004, e quem a escreveu em português foram Carlos Cezar e José Fortuna. Vocês podem ler nesta página a letra em português, e abaixo seguem um vídeo com a música cantada e a letra em esperanto.

Ekde la infaneco mi ŝategas ĉi tiun kanzonon en la stilo “sertanejo”! Ĝi nomiĝas Terra tombada (laŭlitere “Plugita tero”) kaj estis registrita en la jaro 1986 de tiu, kiu sendube estas la plej granda duopo en stilo “sertanejo” de ĉiuj tempoj, Chitãozinho & Xororó. Mi memoras, ke mi iutage komencis fari la tradukon, sed mi poste haltis la taskon por kelkaj monatoj, ĝis kiam mi finfine reprenis ĝin. Fakte la tasko estis malfacila, sed mi kredas ankaŭ, ke ĝi estas unu el miaj plej belaj tradukoj al Esperanto. Kiel nomon en ĉi tiu lingvo mi elektis Labora tero, ĉar la ideo de “(pri)labori la teron” ligiĝas al la portugallingva dirmaniero “tombar a terra”, tio estas, “plugi la teron”. Mi finis traduki la kanzonon la 29-an de Julio 2004, kaj la komponistoj en la portugala lingvo estis Carlos Cezar kaj José Fortuna. Ĉi-paĝe vi povas legi la portugallingvan tekston, kaj ĉi-sube estas video kun la kanzona registro kaj la teksto en Esperanto.


Labora tero

1. Ĉi-aŭguste estas varme,
En la mezo de l’ sezon’.
Vidas cindron mi sur kampoj
Kaj la fumon sur la mont’.
Kultivisto plantas ĉion,
Dista la impresduon’
Pri lozanĝoj sur la tero:
Sanga estas la kolor’.
Tero labora promesas
Estontecon reflektitan.
En dormoĉambro kampara
La ruĝo surlitigita,
Kie la naskemaj semoj
El kavaĵoj aperigas
La fruktojn kun odor’ sama
De l’ beb’, kiu ĵus naskiĝas.

Rekantaĵo:
Tero labora
Varma sanktega, esperu,
Ke la semoj tuj prosperu
Kaj per floroj kovru ĝin.
Animo mia
Esperas ankaŭ la semon
Jam plantotan de la sento
Ama inter ni, virin’.

2. Tero labora kuŝinta:
Infan’ sur lulilo verda,
Buŝ’ malfermata soifas
Atendanta pluvon servan.
Vidu l’ fonton ĉe la monto,
Estas ĝi mam’ de l’ kampar’:
La akvo, lakto de l’ tero
Faras nutron por plantar’.
La ruĝaĵoj tuj verdiĝas,
Burĝono antaŭ la flor’
Kaj sem’ por la laboristo:
Manĝaĵo por lia kor’.
Sub la mortintaj folioj
La ter’ forigas la lacon
Ĉar dum la jaro denove
Ĝi renaskos nian saton.

(Rekantaĵo)