Link curto para esta postagem: fishuk.cc/feiticeira
Jam de longe mi ne publikigis unu el miaj tradukoj de brazilaj kanzonoj al Esperanto, kiujn mi faris dum la adoleskeco. Krom ĉi-tiun hodiaŭan, mi intencas baldaŭ publikigi aliajn. Nun mi publikigas mian version de la kanzono Feiticeira, komponita kaj kantata de Carlos Alexandre en la 1970-aj jaroj. Ĝi estas la plej fama de ĉi tiu kantisto, kiu naskiĝis en la ŝtato Rio Grande do Norte, jam mortis kaj sukcesis kun la stilo “brega” (“bizara”), tiam tre kuranta en la popola muziko. Antaŭ mia eniro en la universitaton, mi ofte aŭskultis kanzonojn de ĉi tiu stilo, kaj eĉ tradukis kelkajn el ili al Esperanto, surtute por mia amuziĝo, ĉar mi ne havis ilon por disvastigado. La plejparton el tiuj miaj poemoj mi publikigis en malnova retejo pri Esperanto, kiun mi subtenis dum la adoleskeco kaj hodiaŭ ne plu ekzistas. La titolo de la kanzono signifas Sorĉistino, vorto, kiun oni povas traduki al la portugala ankaŭ kiel “bruxa”. Mi konservis la samajn metrikon kaj rimskemon, sed ne la sonojn de tiuj rimoj. Bedaŭrinde mi ne plu memoras la daton, kiam mi faris la tradukon. En ĉi tiu paĝo vi povas legi la tekston en la portugala, kaj ĉi-sube estas video kun la originala kanzono kaj la teksto en Esperanto.
___________________
Sorĉistino, sorĉistino, Sorĉistin’ estas tiu virin’, Kiu min pasiigis. Sorĉistino, sorĉistino, Malneeble sorĉaĵon al mi Ŝi ja fari deziris. Estis mi tre solega, sen iu persono Sorĉistino, sorĉistino, |
