quarta-feira, 17 de agosto de 2016

L’ epoko kaj la mondo niaj (poema meu)


Link curto pra esta postagem: fishuk.cc/epoko

Este é mais um poema que escrevi em esperanto, não me lembro exatamente se em 2007 ou 2008. Lembro apenas que estava visitando meu melhor amigo, que mora no meu bairro, e num momento em que ele conversava com outras pessoas, comecei a compor os versos na minha cabeça... Eu era meio doido, não? Eu o publiquei pela primeira vez também numa nota de Facebook, na manhã de 7 de agosto de 2011. A rítmica dos versos é: ta TA ta TA ta TA ta TA ta (isso deve ter um nome técnico, mas não conheço), e em cada estrofe o primeiro verso rima com o terceiro, e o segundo com o quarto. Seguem abaixo minha voz o recitando, o texto em esperanto e um rascunho de tradução. Espero que você gostem!

Ĉi tiu estas alia poemo, kiun mi skribis en Esperanto, mi ne precize memoras, ĉu en 2007 aŭ 2008. Mi memoras nur, ke unu tagon mi vizitis mian plej intiman amikon, kiu loĝas en mia kvartalo, kaj en momento, kiam li babilis kun aliaj personoj, mi komencis enkape komponi la versojn... Mi estis iom freneza, ĉu ne?... Mi publikigis ĝin unuafoje ankaŭ en Facebook matene la 7-an de Aŭgusto 2011. La ritmo de la versoj estas: ta TA ta TA ta TA ta TA ta (tio verŝajne havas faknomon, sed mi ne konas ĝin), kaj en ĉiu strofo la rimoj okazas inter la unua kaj la tria versoj, kaj inter la dua kaj la kvara. Ĉi-sube sekvas mia voĉo deklamanta ĝin, la teksto en Esperanto kaj skiza traduko al la portugala lingvo. Mi esperas, ke vi ŝatos ĝin!


La junularo ne plu sonĝas,
Ne oni agas komunume.
La utopioj funde plonĝas
Kaj kapitalo regas dume.

Labora nia sangodono
Nur nutras la ĉefulojn brutajn,
Ĉar ni satiĝas per duono,
Dum ili havas aĵojn tutajn.

Popoloj ŝatas naivecon,
Ol la konscio pri problemoj
Damnantaj ĉiun vivospecon
Pro la detruaj homaj emoj.

Militoj sen kialoj iaj
Plenigas la povulajn mensojn
Kaj interesoj tre naciaj
Korodas la tutmondajn pensojn.

Pri am’ ne estas plu reguloj,
Ne la etiko plu ekzistas,
Ĉar nin malamas l’ aliuloj
Kaj forte la sinlu’ rezistas.

Poluas la aŭtomobilo,
Ĉielen fumon ĝi direktas;
Murdotajn arbojn de hakilo
La politiko ne protektas.

Rasisme, krime, antaŭjuĝe:
Jen nia vivomaniero.
Gentetojn, kiuj vivas fuĝe,
Forlasis tute la espero.

La bonsatuloj nur bedaŭras
Pro la porcioj multekostaj,
Dum l’ akra manĝomanko daŭras
Eĉ en urbetoj la plej frostaj.

La solvojn oni prete kreis,
Sed la problemoj sekve venas:
Aŭ la bonuloj jam pereis,
Aŭ juston la truduloj ĝenas.

Finante, dir’ instruistina:
“Sen pac’ en nia propra rondo”,
Admonas la proverbo ĉina,
“Ne estos paco en la mondo”.

____________________


A juventude não sonha mais,
Não se age mais em comunidade.
As utopias submergem fundo
E enquanto isso reina o capital.

No trabalho doamos nosso sangue
Que só alimenta os chefes brutais,
Pois nos satisfazemos com metade,
Enquanto eles têm coisas inteiras.

Os povos gostam da ingenuidade
Mais do que da consciência dos problemas
Que prejudicam todo tipo de vida
Devido às tendências humanas destrutivas.

Guerras sem nenhum tipo de motivo
Preenchem as mentes dos poderosos
E interesses muito nacionais
Corroem os pensamentos mundiais.

Não há mais regras sobre o amor,
A ética não existe mais,
Pois as outras pessoas nos odeiam
E o aluguel de si mesmo resiste com força.

O automóvel polui,
Ele direciona fumaça ao céu;
Árvores a serem mortas pelo machado
Não são protegidas pela política.

Com racismo, crime, preconceito:
Eis nosso modo de viver.
Pequenos povos que vivem em fuga
Foram totalmente deixados pela esperança.

Os bem nutridos só lamentam
Por causa das porções caras,
Enquanto segue a falta aguda de comida
Até nas cidadezinhas mais geladas.

Criaram-se prontamente as soluções,
Mas os problemas vêm na sequência:
Ou as pessoas boas já pereceram,
Ou os opressores atrapalham a justiça.

Para acabar, um dizer de professora:
“Sem paz em nosso próprio círculo”,
Adverte o provérbio chinês,
“Não haverá paz no mundo”.