Link curto para esta postagem: fishuk.cc/teamo
Ĉi tiu kanzono estas belega kaj pasiiga sukceso de muziko “sertanejo” en Brazilo, kantata de Dalvan kaj komponita de João Plinta kaj Waldir Luz, kies tradukon de la portugala lingvo al Esperanto mi faris la 9-an de Aprilo 2011. La originala titolo en la portugala estas Te amo, te amo, te amo, kiu signifas Mi amas vin, mi amas vin, mi amas vin, sed mi donis la novan nomon Destino. Ĉi-paĝe vi povas legi la tekston en la portugala, kaj ĉi-sube vi rigardos videon kun la kanzono kaj legos tekston en Esperanto.
____________________
Destino
Multajn fojojn kune uzis liton ni
Kaj ĉe via sin’ matenon trovis mi Forgesanta ĉiujn miajn kompromisojn. Niaj vestoj, pro l’amoro, restis for Dum kun rapideco batis mia kor’ Karesita de afabla via kis’. Niaj vivoj estas unu nur afero,
Destino, destino, destino, destino
|
