Mais um brasileiro que, nos aos 70, fez sucesso internacional com pseudônimo em inglês e cantando em inglês. Esta canção se chama Feelings (Sentimentos) e foi composta por Morris Albert, nome artístico de Maurício Alberto Kaisermann, que a gravou pela primeira vez em 1973 e ganhou fama quando ela entrou na trilha sonora da novela Corrida do ouro (Rede Globo, 1974). Em 1988 a justiça norte-americana condenou Albert a pagar uma alta indenização ao compositor francês Loulou Gasté, que o acusou de plagiar a melodia de sua canção Pour toi (Por você, 1957), embora o brasileiro negue a cópia. Ocorreu que Feelings ficou por muito tempo entre as mais tocadas até mesmo nos EUA e na Inglaterra, e muitos cantores celebérrimos a regravaram. Eu a traduzi em 17 de abril de 2004 ao esperanto e dei-lhe o nome Sentoj (mesmo significado). Antes desta publicação, eu fiz mudanças em apenas dois versos. Nesta página vocês podem ler a letra em inglês, e abaixo seguem um vídeo com a música cantada e a letra em esperanto.
Jen alia brazilano, kiu en la 1970-jaroj havis internacian sukceson kun anglalingvaj pseŭdonimo kaj kantado. Ĉi tiu kanzono nomiĝas Feelings (Sentoj) kaj estis komponita de Morris Albert, artnomo de Maurício Alberto Kaisermann, kiu registris ĝin unuafoje en 1973 kaj obtenis sukceson, kiam ĝi estis aldonita al la akustika trako de la brazila dramserio Corrida do ouro (Globo TV, 1974). En 1988 usonanaj juĝistoj kondamnis Albert-on pagi grandan monkompenson al la franca komponisto Loulou Gasté, kiu akuzis lin plagiati la melodion de sia kanzono Pour toi (Por vi, 1957), kvankam la brazilano neas la kopion. Okazis, ke Feelings restis longatempe inter la plej ludataj eĉ en Usono kaj en Anglio, kaj multaj konategaj gekantistoj reregistris ĝin. Mi tradukis ĝin la 17-an de Aprilo 2004 al Esperanto kaj nomis ĝin Sentoj (laŭlitera signifo). Antaŭ ĉi tiu publikigo, mi korektis nur du versojn. Vi povas ĉi-paĝe legi la anglalingvan tekston, kaj ĉi-sube estas video kun la kanzona registro kaj la teksto en Esperanto:
Adendo (15/9/2025): O brasileiro Flávio Fonseca gravou uma apresentação maravilhosa de minha tradução com violão e há pouco tempo a publicou. Isso me deixou muito feliz e quero o agradecer pelo presente!
Aldono (15/sep/2025): La brazilano Flávio Fonseca faris tre mirindan prezenton de mia traduko kun gitaro kaj antaŭ nelonge ĝin publikigis. Tio tre feliĉigis min kaj mi volas danki lin por la donaco!
Sentoj Sentoj, estas simplaj sentoj, Sentojn, mi dum la vivo sentos. Sentoj, ho, ho, ho, sentoj, Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis Sentojn, mi dum la vivo sentos. Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis Sentoj, ho, ho, ho, sentoj, |