Link curto para esta postagem: fishuk.cc/goodbye
Ĉi tiu kanzono etas tre interesa. Ĝi estis komponita en la angla lingvo en la jaro 1974 de brazilano, kiu kantis kaj komponis anglalingvajn kanzonojn en Brazilo mem. Tiuepoke, tia proceduro estis modo, ĉar la usonana kulturo tre disvastiĝadis en tiu lando. La brazilano nomiĝas José Carlos González, sed li adoptis la artnomon Dave Maclean, kun kiu li registris sian kanzonon We said goodbye, kiu rapide fariĝis granda sukceso en Brazilo. Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis tiun kanzonon, ĉar oni tre ofte ludis ĝin en la radio, kaj poste, la 26-an de Aŭgusto 2003, mi decidis traduki ĝin al Esperanto. Ĝi ne estis, do, traduko de la portugala lingvo, sed de la angla. La titolo de mia traduko estas Ni adiaŭis nin, kaj ne ĉiuj punktoj estis tradukitaj laŭlitere. Vi povas ĉi-paĝe legi la anglalingvan tekston kaj la laŭliteran tradukon al la portugala. Ĉi-sube estas video kun Dave Maclean kantanta la kanzonon en familia festo por la Novjaro de 2011 kaj mia traduko skribita en Esperanto. Se vi volas, ankaŭ la originalan registron de Maclean en 1974 vi povas aŭskulti.
___________________
Alian ulon vi ne trovos, Neniu donos pli da am’. Alian viron vi ne amos, ho ne, Ĉar mi ne lasos vian penson. Ulin’ alia ne min trovos, Kial, kial? (...) Ho ne, |
