domingo, 15 de março de 2015

Garçom/Reginaldo Rossi em esperanto


Link curto pra esta postagem: fishuk.cc/garcom

Mais uma de minhas traduções de músicas brasileiras para o esperanto. Hoje apresento a vocês uma peça no mínimo pitoresca: uma versão da música Garçom (Kelnero), composta e cantada por Reginaldo Rossi, que fiz em 7 de dezembro de 2002. Um grande sucesso do brega! Nesta página você pode ler a letra em português, e abaixo a letra em esperanto e o vídeo com a música.

Ĉi tiu kanzono estas granda sukceso de muziko “bizara” en Brazilo, kantata kaj komponita de Reginaldo Rossi, kies tradukon de la portugala lingvo al Esperanto mi faris la 7-an de Decembro 2002. La originala titolo en la portugala estas Garçom, kiu ankaŭ signifas “kelnero”. Ĉi-paĝe vi povas legi la tekston en la portugala, kaj ĉi-sube vi rigardos videon kun la kanzono kaj legos tekston en Esperanto.


Kelnero

1. Kelner’,
Ĉe tiu ĉi tablo malnova
Al vi historioj sin ŝovas
Kaj centoj parolas pri am’.
Kelner’,
Drinkejoj nin vidas egale.
Mi diras okazojn banale.
Aŭskultu min, jen mia dram’.

Rekantaĵo/Refrão:
Mia virin’ edziniĝos hodiaŭ por ĝoj’,
Letero pri tio al mi estis voj’
Por la disŝirado de tiu ĉi kor’.
En la drinkejo, ĉe tablo, foriras la trist’.
Mi min ebriigos, fariĝos “drinkist’”
Kaj sur lita planko alvenos la dorm’.

2. Kelner’,
Mi scias, ke mi vin malplaĉas,
Sed la ebriuloj sin aĉas
Kaj tuj venas prav’ kaj kuraĝ’.
Kelner’,
Plorad’, por mi, estas cel’ nura.
Mi donos la monon fakturan.
Min aŭdu, se helpos vin saĝ’.

(Rekantaĵo/Refrão)