domingo, 28 de setembro de 2014

Obrigado ao homem do campo (em esperanto)


Link curto para esta postagem: fishuk.cc/campo

Sempre gostei também de verter canções do português para o esperanto. Esta canção, “Obrigado ao homem do campo”, composta por Dom e Ravel, eu terminei de verter em 11 de agosto de 2011. O novo título, “Dankon al la kampara popolo”, significa literalmente “Obrigado ao povo do campo”. Nesta página você pode ver a letra em português e um vídeo da música.

Kanzono komponita de Dom kaj Ravel (famaj brazilaj kantistoj kaj komponistoj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj), kies tradukon mi finis la 11-an de Aŭgusto 2011. La originala titolo en la portugala lingvo, “Obrigado ao homem do campo”, signifas laŭlitere “Dankon al la homo de la kamparo”. Ĉi-paĝe vi povas legi la tekston en la portugala kaj rigardi videon kun la kanzono.


Dankon al la kampara popolo

Dankon al la kampara popolo
Pro la lakto, la kafo, la pan’.
Dio benu la brakojn laborajn,
Kiuj nutras la grundon per san’.

Dankon al la kampara popolo
Pro l’ viando, la riz’, fazeol’,
La legomoj, la fruktoj, verdaĵoj,
La herbaro de kuraca rol’.

Dankon al la kampara popolo
Pro la ligno de l’ doma konstru’,
Pro l’ fadenoj kaj ledo de l’ vestoj,
De l’ ĉapelo, de l’ ŝtrumpo, de l’ ŝu’.
Pro l’ fadenoj kaj ledo de l’ vestoj,
De l’ ĉapelo, de l’ ŝtrumpo, de l’ ŝu’.

Dankon al la kampara popolo,
Ĝia planta kaj besta trezor’,
Al la ĉefo de l’ granda bieno,
Al la sperta ŝofor’ de l’ traktor’.

Dankon al la kampara popolo,
Kiu studas, instruas sen ĉes’
Kaj simultane kultivas la teron
Por la jara produkta progres’.

Dankon al la kampara popolo,
Kiu ajn estas ĝia deven’,
Kie brilas la haŭtobronziga
Suno sur la plugada posten’.
Kie brilas la haŭtobronziga
Suno sur la plugada posten’.

Kaj dankon al la kampara popolo,
Kiu donis al sia patri’
La sportistojn, heroojn, soldatojn
Nun en la porĉiama feri’.

Dankon al la kampara popolo,
Kiu zorgas pri la tradici’,
Pri la kredoj, kulturoj, kutimoj
Kaj valoroj de sia naci’.

Dankon al la kampara popolo
Pro l’ dissemo de l’ bel’ kaj la bon’
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.