Link curto para esta postagem: fishuk.cc/azul
El inter la pluraj brazilaj kanzonoj, kiujn mi poezie tradukis al Esperanto en la 2000-aj jaroj, hodiaŭ mi publikigas ĉi tiun sukceson de la stilo “sertanejo”, Azul, komponita de Flávio Santander kaj Gustavo Santander, kantata de pluraj duopoj, el inter kiuj Guilherme & Santiago kaj Edson & Hudson, kaj tradukita de mi la 14-an de Junio 2003. En la kanzono, la portugala vorto Azul estas la adjektivo “blua”, kaj en Esperanto mi uzis por la titolo La blu’, substantivon, ankaŭ “azul” en la portugala. Mi rimarkeble uzegis eliziojn de finaj vokaloj de substantivoj kaj de la artikolo, kaj ne ĉiam respektis la striktan regulon de la streĉa silabo en Esperanto. Ĉi-paĝe vi povas legi la tekston en la portugala, kaj ĉi-sube vi legos la tekston en Esperanto kaj rigardos videon kun la kanzono kantata de Edson & Hudson realtempe en studio.
___________________
1. En la maten’, kiam mi trovis vin,
Venteto tuŝadis vian dolĉegan haŭton. Trist’ estis, en viaj okuloj, ĉarm’. Do mi vin faris virin’. Kisante, tostante per blanka vin’, Mi naskis amon kolor’ kies estas blu’. En la ĉiel’ mi vin vidas, la stel’: El la sonĝoj venu al mi! Rekantaĵo:
2. Kiel mirakl’ atendita de mi,
(Rekantaĵo) |
