sexta-feira, 23 de fevereiro de 2024

Kiu pravas? Ateisto aŭ B. de Menezes?


Link curto pra esta publicação: fishuk.cc/bezerra

Desculpe por eu ter escrito este texto diretamente em esperanto, mas assim que possível vou providenciar uma tradução. Ĉi tiu juna brazila virino havas Jutub-kanalon, en kiu ŝi komentas la librojn pri spiritismo (doktrino de franca deveno, sed tre populara en Brazilo, pri kiu ĝiaj adeptoj diras esti samtempe “scienco, filozofio kaj religio”), kiujn ŝi ĝuste legis, kaj klopodas disvastigi la spiritan doktrinon inter sia publiko. La 11-an de februaro ŝi alŝutis videon pri iu prelego farita de la brazila kuracisto Bezerra de Menezes (1831-1900), unu el la pioniroj de la spiritismo en lia lando, post kiu unu materialista amiko de la viro rifuzis sin kredi je la doktrino. Bedaŭrinde mi ne havas la tempon traduki ŝian videon, sed se vi komprenas la portugalan, rigardu ĝin kaj legu mian respondon, kiun mi sendis al ŝi per retmesaĝo:



Saluton, karega Ĵesika! Kiel vi fartas? Mi esperas, ke vi tre agrable profitas la tempon de Karnavalo per via legado ;)

Mi rigardis vian ĝuigan videon pri la materialisto kaj Bezerra de Menezes. Mi tre ŝatis la historion kaj la manieron, kiel vi ĝin rakontas: vi parolas tre bone kaj via voĉo estas dolĉa! Ŝajnas, ke Menezes estis tre bonkora homo kaj li ne havis alian vivplanon, ol helpi la personojn.

Tamen, kelkaj ideoj venis en mian kapon tiel, ke mi ne scias, ĉu la argumento de Menezes estas tute fidebla:

1) La “materialismo” ne estas doktrino, religio aŭ eĉ vivomaniero: ŝajnas, ke ĉe Menezes ankoraŭ alvenis la konfuzon inter la sciencaj metodoj, kiuj forigas transcendajn hipotezojn por ekspliki la mondon kaj la vivmaniero de iuj, al kiuj gravas nur “materiaj” aferoj (mono, plezuroj, amuzadoj ktp.).

2) Se tiu ne estis la kazo, oni ne povas meti ĉiujn materialistajn pensulojn en la saman sakon: estas diversaj mondrigardoj, kiuj adoptas materialismajn metodojn, sed ne eklaboras el la samaj precipoj. Ekz. oni povas preni la ekonomion, la kulturon, la politkon ktp. kiel precipon por ekspliki la societojn, sed tutegale esti materialisma.

3) Mi timas, ke Menezes erare intermiksis 3 malsamajn aferojn: ekspliko pri la mondo, malpezigo de la homaj suferoj kaj solvo de konkretaj problemoj. Ŝajnas, ke Menezes ne konsideris, ke malpezigi suferojn ne ebligas la solvon de problemoj. Kaj ĉe multaj materialistoj la punkto estas ĝuste ĉi tiu: la mondo estas vere malbela, suferiga, kaj oni devas lerni vivi kun tiaj aspektoj por tiam eltiri fortojn por scii solvi niajn problemojn.

La sciencoj kaj iliaj metodoj ne celas esti “belaj” aŭ “malpezigaj”, sed kiel eble pli precizaj kaj kapablaj solvi konkretajn problemojn. Unu afero estas tio, ĉu la “materialismo” (ŝajne estus pli ĝuste, ke Menezes diru la “scienca metodo”) solvas aŭ ne konkretajn problemojn; alia afero estas tio, ĉu la spiritistoj nomataj de la amiko de Menezes estis aŭ ne trompuloj. Kaj la demando estas simpla: aŭ ili estis trompuloj, aŭ ne. La rakonto pri la konkretaj kazoj ne estas prezentita. Do, oni ne povas konkludi, ĉu Menezes ĝuste defendis tiujn spiritistojn, aŭ ĉu lia amiko povis trafe refuti Menezes-on.

Ĉiuj religiaj kredoj estas respektindaj, ĉar ili klopodas kunigi la personojn ĉirkaŭ komunaj valoroj kaj komunuma sento. Sed laŭ mia opinio, Menezes prezentas ekzistecajn problemojn per iom stranga rakonto: ĉu li pretendas, ke la sciencoj (la “materialismo”) ne povas solvigi ĉiujn problemojn, kaj tiel ignoras, ke la scienca konaĵaro estas senfine kreskanta kolekto? Ĉu li akuzas la sciencojn ne solvi la spiritajn problemojn de la personoj, kaj tiel li ignoras, ke la celo de la sciencoj ne estas la “belo”, sed la precizo kaj la versimilon, ĝuste por solvi la konkretajn problemojn, kiuj plej eble kaŭzas tiujn spiritajn problemojn al la homoj? Aŭ ĉu li ne komprenas la veran esencon de la aserto de sia amiko, nome la spiritisma doktrino, almenaŭ juĝante per la eblaj nenomataj trompuloj, povas esti nekorekta; do, ĝi ne solvus la homajn problemojn, sed faras la homojn forgesi pri ili iomtempe?

Ĉi tiuj ne estas fieremaj asertoj, sed vere instigantaj pensadoj, kiuj al mi venis, kiam mi rigardis vian belan videon. Mi ne petas, ke vi respondu ĉiun el ili, sed nur meditu pri ili, por ke ili servu kiel daŭrigilo de nia kontakto ;) Dankon pro via atenteco, kaj pacon!



Nenhum comentário:

Postar um comentário

Deixe suas impressões, mas não perca a gentileza nem o senso de utilidade! Tomo a liberdade de apagar comentários mentirosos, xenofóbicos, fora do tema ou cujo objetivo é me ofender pessoalmente.