Link curto para esta postagem: fishuk.cc/doloras
Jen finfine mia lasta traduko al Esperanto de brazilaj kaj internaciaj kanzonoj, kiun mi ankoraŭ ne estis publikiginta. En la blogo estas jam diversaj poemoj, kiujn mi tradukis ekde 2011, sed ĉi tiu estis ankaŭ la lasta de la unua grupo, kiun mi faris dum la adolesko. Hodiaŭ vi ekkonos mian tradukon de Dói demais, kiun la bahiano Cristiano Neves komponis kaj kantis. La kanzono estas tro simpla, sed mi ekvolis traduki ĝin pro la altiranta ritmo, kaj mi faris tion la 23-an de marto 2006. Ĝi estas rimarkinda, ĉar mi tradukis ĝin en la ĝusta komenco de mia fakultato de Historio, kaj poste mi restis netradukante dum longaj jaroj. Ĉar tiuepoke mi fervore dediĉiĝis al la rusa kaj la franca lingvoj, mi reprenis iel konstantan praktikon de Esperanto nur en 2011. Krom tio, Ĝi doloras tre (la Esperanta titolo) estis la lasta traduko, kiun mi publikigis en estinta retejo de Esperanto; verŝajne en 2009, mi fermis ĝin, kaj la tradukoj post 2011 aperus nur en Facebook. Ĉi tiu traduko ne estas laŭlitera, sed estas tre proksima de la senso, kiun intencis Cristiano Neves. Ĉi-sube estas video kun la studi-versia kanzono kaj la poemoj en Esperanto kaj la portugala.
___________________
Ĝi doloras tre
2x:
Ekspliku vian stultan agon
Ĝi doloras tre,
| Dói demais
2x:
Pra que fazer esta loucura,
Dói, dói, dói demais,
|