Link curto para esta postagem: fishuk.cc/reekvidi
Mi tradukis ĉi tiun kanzonon el la portugala lingvo al Esperanto la 30-an Junio 2004. Ĝi nomiĝas Não dá pra te esquecer (laŭlitere Estas neeble forgesi vin), estis komponita de Carlos Colla kaj Chico Roque kaj devenis konata per registro de la duopo Gian & Giovani (stilo “sertanejo”) en la jaro 1992. Mi tre ŝatas ĉi tiun kanzonon, same kiel la romantikan stilon “sertanejo” ĝenerale de la 1990-aj jaroj. La duopo ne plu ekzistas ekde 2014, kaj en 2017 Giovani komencis muzikan projekton kun la kantisto Rick Sollo, kiu ankaŭ apartenis al la duopo Rick & Renner. La du kantistoj jam registris kelkajn kanzonojn sub la signo Rick & Giovani, kiu, laŭ ili, havos limigitan daŭron. Mi nomis mian Esperantan version Reekvidi vin, kiuj estas la unuaj vortoj de la teksto, ĉar mi ne tradukis laŭlitere la titolon Não dá pra te esquecer. Unuafoje mi konservis la samajn vokalojn de la rimoj de la du versioj. Ĉi-paĝe vi povas legi la portugallingvan tekston, kaj ĉi-sube estas video kun la kanzona registro kaj la teksto en Esperanto.
___________________
1. Reekvidi vin estas la nuna dev’,
Mi hodiaŭ serĉos vin tra la stratar’. Ekde lasta vido jam pasis ega temp’: Ne kaŭzas la am’ alvenon de l’ forges’. Kune nur kun vi seksum’ fariĝas ben’ Min portanta al la mondo de l’ ĝuec’. Sen vi, el mia vivo foriĝas la kares’. Ne kaŭzas la am’ alvenon de l’ forges’. Rekantaĵo:
2. Kune nur kun vi seksum’ fariĝas ben’
(Rekantaĵo) |