Link curto para esta postagem: fishuk.cc/negalinda
Post longa tempo mi decidis denove publikigi unu el miaj malnovaj tradukoj de brazilaj kanzonoj al Esperanto. Ĉi tiu perlo nomiĝas Nega linda (Bela nigrulino; nega = negra), kaj ĝin komponis Edilson Morenno, muzikstelo de la nordbrazila stilo “brega” (bizara) dum la 90-aj jaroj. Mi ekkonis ĝin, kiam mi aĉetis KD-on kun aliaj similaj kanzonoj, kaj mi konfesas, ke dum mia adolesko mi vere ŝatis tiajn strangajn verkojn el la ŝtatoj Parao kaj Amazonio... Sed por mi ne sufiĉis ŝati ilin: mi devus traduki ilin al Esperanto, la sola eksterlanda lingvo, kiun mi tiam regis! Tio ja estis nekutima iniciato, sed mi tiel komencis disvolvi mian poezian talenton. Kiel vi verŝajne supozas, mia traduko ne estas laŭlitera, sed mi konservis la metrikon kaj la riman strukturon. Ĉar bedaŭrinde ne estas alia interretpaĝo, en kiu oni publikigis ĉi tiun klasikaĵon, ĉi-sube vi legas la tekstojn en Esperanto kaj la portugala. Per la video, aŭskultu ankaŭ la registron de la kanzono de Morenno. Mi skribis mian poemon en la 31-a de julio 2005.
___________________
Bela nigrulino 2x: Nigrulino, min brakumu Bela, bela nigrulino, Nigrulino, min brakumu Bela, bela nigrulino, | Nega linda 2x: Ó, neguinha, me abraça Nega, nega, nega, nega, Ó, neguinha, me abraça Nega, nega, nega, nega, |