quarta-feira, 5 de julho de 2017

Pluveto saŭdada: música em esperanto


Link curto pra esta postagem: fishuk.cc/pluveto

Eis uma de minhas traduções muito incomuns pro Esperanto! É a canção brega Chuva de saudade, cantada pelo baiano Cristiano Neves (ele a compôs junto com Denilson Gomes), que há muitos anos vive em São Paulo. Quando eu estava no fim do meu Ensino Médio, gostava muito de escutar músicas do Norte e do Nordeste, principalmente nos ritmos mais inusitados, alguns dos quais gerariam o atualmente popular arrocha. Mas os meus preferidos eram forró, brega, calipso, tecnomelody etc., talvez pra contrariar um pouco o senso comum de meus colegas adolescentes no rock e no pop. Eu escrevi a tradução em 29 de janeiro de 2005, e em muitos pontos ela não está nada literal. A começar pelo título, que de Chuva de saudade virou Pluveto saŭdada, ou seja, “Garoa de saudade” ou “Garoa saudosa”. Vocês podem ler nesta página a letra em português (embora mal escrita), e abaixo seguem um vídeo com Cristiano Neves cantando a música num show e a letra em esperanto. Com a letra um pouco diferente, há também nesta página uma versão em estúdio.

Jen unu el miaj tre nekutimaj tradukoj al Esperanto! Ĝi estas la kanzono en stilo “brega” Chuva de saudade, laŭlitere “Pluvo de saŭdado”, kantata de Cristiano Neves (li komponis ĝin kune kun Denilson Gomes), kiu naskiĝis en la brazila ŝtato Bahio kaj de multaj jaroj vivas en la urbo San-Paŭlo. Dum la lastaj jaroj de mia mezgrada studado, mi tre ŝatis aŭskulti muzikon de la Norda kaj la Nordorientaj regionoj de Brazilo, surtute en la plej bizaraj ritmoj, inter kiuj estis la fontoj de la nuntempe populara “arrocha”. Sed miaj preferataj ritmoj estis “forró”, “brega”, “calipso”, la tiel nomata “tecnomelody” ktp., verŝajne por iom kontraŭi la komunan guston de miaj plenkreskantaj kolegoj por rok- kaj pop-muziko. Mi skribis la tradukon la 29-an de Januaro 2005, kaj en kelkaj frazoj ĝi estas tute ne laŭlitera. Komence per la titolo, kiu de “Pluvo de saŭdado” (Chuva de saudade) devenis Pluveto saŭdada. Vi povas legi ĉi-paĝe la portugallingvan tekston (kvankam malbone skribita), kaj ĉi-sube estas video kun Cristiano Neves kantanta la kanzonon dum spektaklo kaj la teksto en Esperanto. Kun la teksto iom malsama, ĉi-paĝe estas ankaŭ studia versio.


Pluveto saŭdada

Ho, stel’ de sonĝoj miaj,
Mi kion faru por
Vin tuj rekonkeradi,
Ĉe brak’ vin tenadi?
Al mi diru, do!

Dolorigis saŭdado min,
Doloris tre!
Dolorigis saŭdado min,
Doloris tre!
Dispeciĝis mia kor’,
La eroj restis for
Post ega solec’.
Dispeciĝis mia kor’,
La eroj restis for
Post ega solec’.

Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
La pluvet’ saŭdada,
Al la kor’ ne dank’.
Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
Min soleco vundas,
Likas mia sang’.

2x:
Revenu tuj,
Estu la uj’
De mia pasi’,
La stelo multkolora,
Kial’ de bato kora,
Sonĝ’ mia estas vi!

Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
La pluvet’ saŭdada,
Al la kor’ ne dank’.
Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
Min soleco vundas,
Likas mia sang’.

2x:
Revenu tuj,
Estu la uj’
De mia pasi’,
La stelo multkolora,
Kial’ de bato kora,
Sonĝ’ mia estas vi!

2x:

Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
La pluvet’ saŭdada,
Al la kor’ ne dank’.
Falas la pluveto,
Malsekiĝas plank’.
Min soleco vundas,
Likas mia sang’.